La afelio (pli ĝuste aphelio aŭ apohelio) estas la punkto de orbito de kosma objekto (planedo, kometo, asteroido) de la Sunsistemo, kie tiu objekto estas plej malproksima de Suno.
La malo de afelio estas perihelio.
Afelio estas aparta nomado de la ĝenerala termino apoapsido.
La orbito de kosma objekto povas ne havi afelion, aŭ pli precize la afelio estas je nefinita distanco. Estas la kazo de hiperbolaj orbitoj de iuj kometoj.
Tero estas ĉe sia afelio inter la 3-a kaj la 7-a de julio. Tiu dato glitas de po dudek minutoj ĉiu jaro pro la precesio de la ekvinoksoj (vidu: "Ekvinokso") kaj pro aliaj perturboj al la tera orbito.