Akko | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo Monda Heredaĵo de Unesko vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 48 900 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 613 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 56′ N, 35° 5′ O (mapo)32.92611111111135.083888888889Koordinatoj: 32° 56′ N, 35° 5′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 10 m [+] | ||||
Areo | 13,533 km² ( 135 3.3 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Acre (city) [+] | |||||
Akko aŭ Akreo[1], en mezepoko ankaŭ Ptolemais, hodiaŭ oficiala hebree עכו ‘Akkô, Arabe عكّا ‘Akkā (ankaŭ: Acre, Accho, Acco, Hacco), estas malnova havenurbo en Galileo, en norda Israelo. (Geografia situo: 32°55' N, 35°05' O).
La malnova havenurbo situas sur teretendaĵo ĉe norda rando de la golfo de Ĥajfo kaj estas loĝata precipe de araboj. La nova urboparto estas loĝata fare de judoj.
En la urbo gravas nun la industrio, precipe produktado de feraĵoj. La urbo havas ankaŭ fervojon en la linio Nahariyya - Ĥajfo.
Oni malkovris en 1994 la tunelon de la templanoj, kiu estas vizitebla ekde 1999. La tunelo estis konstruita en la 12-a jarcento kaj kondukas de la iama fortikaĵo al la maro (katakombo).
En tiu urbo, de kiu la urbestro Shimon Lankry diras ke ĝi estas 'simbolo de kunvivado', okazas la Arabeska Festivalo (angle: Arabesque Festival) kiu arigas judojn kaj arabojn por kune muziki kaj al kiu partoprenis ekzemple la multlinge kantanta Sarit Hadad (שרה חודדטוב), stelulino de orienta muziko[2].