Eŭropa alciono | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Alcedo atthis (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Arealo de Eŭropa alciono. Verda: tutajare, flava: nur en reprodukta sezono, blua: nur vintre.
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Eŭropa alciono (Alcedo atthis) estas la plej konata specio de alcionoj, kaj la sola inter ili kiu renkonteblas en Eŭropo. Ĝi estas malgranda brilkolora birdo kun brile bluaj supraj partoj de plumaro kaj oĥra aŭ oranĝkolora brusto kaj ventro, kiu specialiĝas je kaptado de fiŝoj en freŝakvaj riveroj aŭ lagoj. Ĝia arealo kovras grandan parton de Eŭroazio, de okcidenta Eŭropo ĝis sudorienta Azio, kaj en tiuj regionoj oni de tempo al tempo simple nomas ĝin "alciono". Ankaŭ la vorto "alcedo", pli propra por la tuta genro, iam uzatas por tiu ĉi specio.