Alexandre Brongniart (naskiĝis la 5-an de februaro 1770[1][2] en Parizo, Francio, mortis la 7-an de oktobro 1847 en Parizo, Francio) estis franca kemiisto, geologo, mineralogo kaj zoologo, kaj kunlaboranto de Georgo Cuvier en la geologiaj studoj de la pariza regiono. Li estis filo de la arkitekto Alexandre-Théodore kaj patro de la botanikisto Adolphe-Théodore. Inter 1800-1847 li aktivis kiel direktoro de la Manufacture de Sèvres, profesoris pri mineralogio en la Muzeo pri Natura Historio kaj membris de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.