Alfred Hermann Fried | |
---|---|
Nobel-premiito | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1864 en Vieno |
Morto | 5-an de majo 1921 (56-jaraĝa) en Vieno, Aŭstrio |
Tombo | Feuerhalle Simmering (en) |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Parencoj | Moriz Paul Engel (en) (onklo) |
Okupo | |
Okupo | publikigisto pacifisto verkisto esperantisto ĵurnalisto |
Alfred Hermann FRIED (naskiĝis la 11-an de novembro 1864 en Vieno, mortis la 5-an de majo 1921 en Vieno) estis juda aŭstra pacemulo kaj verkisto. Kiel fondinto de la revuo Die Waffen nieder (For la Batalilojn!) kun Bertha von Suttner, kaj la postan revuon Die Friedenswarte (La Atendo por Paco) kaj pro siaj aktivaĵoj por la paco li ricevis la Nobel-premion pri paco kun Tobias Asser en 1911.
En 1892 li helpis establi la germanan pacmovadon kaj kunfondinto de Deutsche Friedensgesellschaft (germana porpaca societo). Li ankaŭ elpensis la ideon de moderna organizaĵo por konservi mondan pacon. Ĉi tiu ideo poste estis ellaborita unue en la formo de la Ligo de Nacioj, kaj post la Dua Mondmilito kiel Unuiĝintaj Nacioj.
En 1909 li kunlaboris kun Paul Otlet kaj Henri La Fontaine de la Centra Oficejo de Internaciaj Asocioj (la nuna Unio de Internaciaj Asocioj, mallonge (UIA) en la preparado de la Annuaire de la Vie Internationale (Jarlibro de la internacia vivo) [1].