En kemio, alkilo aŭ alkila grupo estas hidrokarbona grupo, kiu estas aro de apartaj funkciaj grupoj, kaj pro tio ne estas en si mem funkcia grupo. Tipe alkilo estas parto de pli granda molekulo. La termino estas kutime uzata malstrikte; ne ekzistas ĝenerala formulo por alkila grupo. En strukturaj formuloj, alkila grupo estas kutime prezentata per la litero R. Kutime, alkilaj grupoj similas al alkanoj, sed kun po unu malplia hidrogena atomo, kaj tial estas radikaloj de alkanoj[1]. La plej malgranda alkila grupo estas la metilogrupo, kun jena strukturo (CH3-):
Alkiloj formas serion kun la ĝenerala formulo CnH2n+1- , el kiu listiĝas:
Kvanto de karbonaj atomoj | Fonta alkano | Alkilo | Formulo | Struktura formulo |
---|---|---|---|---|
1 | Metano | Metanoalkilo (metilo) | CH3- | CH3- |
2 | Etano | Etanoalkilo (etilo) | C2H5- | CH3-CH2- |
3 | Propano | Propanoalkilo | C3H7- | CH3-CH2-CH2- |
4 | Butano | Butanoalkilo | C4H9- | CH3-CH2-CH2-CH2- |
5 | Pentano | Pentanoalkilo | C5H11- | CH3-CH2-CH2-CH2-CH2- |
6 | Heksano | Heksanoalkilo | C6H13- | CH3-(CH2)5- |
7 | Heptano | Heptanoalkilo | C7H15- | CH3-(CH2)6- |
8 | Oktano | Oktanoalkilo | C8H17- | CH3-(CH2)7- |
9 | Nonano | Nonanoalkilo | C9H19- | CH3-(CH2)8- |
10 | Dekano | Dekanoalkilo | C10H21- | CH3-(CH2)9- |
... |
Ankaŭ aliaj specoj de alkilaj grupoj povas ekzisti. Ekzemple alkilaj grupoj, kiuj enhavas unu ringon, havas la ĝeneralan formulon CnH2n-1-[2], ekzemple cikloheksanoalkilo C6H11-.
Ankaŭ neciklaj (senringaj) alkiloj povas esti malsamaj, kvankam ili havas la saman ĝeneralan formulon CnH2n+1-. Unuumaj alkiloj estas tiuj, ĉe kiuj al la fina karbona atomo estas kunligita unu alia karbona atomo, kiel en la tabelo pli supre; ili havas strukturon R-CH2-. Duumaj alkiloj estas tiuj ĉe kiuj al la fina karbona atomo estas kunligita kun du la aliaj karbonaj atomoj, ili havas strukturon R2CH-. Triumaj alkiloj estas tiuj ĉe kiuj al la fina karbona atomo estas kunligita kun du la aliaj karbonaj atomoj, ili havas strukturon R3C-.
Ekzemple:
CH3-CH2-CH2-CH2-
| CH3-CH2-CH-CH3
| CH3-C-CH3 | CH3
Unuumeco, duumeco kaj triumeco influas stabilecon de la alkiloj kaj kombinaĵoj kun ili. La triumaj estas la plej stabilaj, la sekvaj estas duumaj, la unuumaj estas la malplej stabilaj.
Kiel subaj alkiloj estas nomataj alkiloj kun ses aŭ malpli multaj karbonaj atomoj.
Kutime alkilaj grupoj estas alfiksitaj al aliaj atomoj aŭ grupoj de atomoj. Liberaj alkiloj okazas kiel neŭtralaj kombinaĵoj, kiel anjonoj aŭ kiel katjonoj. La neŭtralaj alkiloj estas liberaj radikaloj. Alkiloj kutime okazas nur kiel interaj paŝoj de reakcioj, sed iuj el ili estas sufiĉe stabila kaj povas esti por iam konservitaj. Tipe alkilaj katjonoj estas generita uzante super acidoj, alkilaj anjonoj estas observita en ĉeesto de fortaj bazoj, kaj alkilaj radikaloj estas generita per lumokemiaj reakcioj. Alkiloj estas kutime observataj en mas-spektrogramoj de organikaj kombinaĵoj.
Alkiloj estas enhavataj en multaj kemiaj kombinaĵoj, ekzemple eteroj, ekzemple duetila etero O(C2H5)2.