Amin MAALOUF (arabe أمين معلوف [amīn maʿlūf]) (naskiĝis la 25-an de februaro 1949 apud Bejruto) estas franca verkisto kaj akademiano de libana origino.
Ĵurnalisto por la arablingva gazeto An Nahar, li interalie raportis pri la militakiro de Saigono. Dum la Libana interna milito, li ekzilis en Parizon en 1976; tie li iĝis ĉefredaktoro de la revuo Jeune Afrique kaj de la tagĵurnalo An-nahar International.
Nuntempe, li plentempe dediĉas sian tempon al verkado. La kulturo de nomadismo kaj la “malplimulto”, kiu loĝas en lia verkaro, estas sendube klarigebla parte pro la multeco de la patrujoj de la verkisto, kaj pro tio li estis ĉiam fremdulo: kristano en la araba mondo aŭ araba en Okcidento[1].