An Essay Concerning Human Understanding | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | John Locke |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1690 |
Ĝenro | filozofio |
An Essay Concerning Human Understanding (Eseo pri la homa kompreno) estas eseo de la angla filozofo John Locke kiu traktas la sciteorio, la fundamentojn de homa scio kaj kompreno kaj iliajn limojn. La eseo unue estis presita en 1689, kaj Locke poste redaktis tri reviziitajn eldonojn, kies plej lastatempa estis publikigita en 1700 [1]. La eseo estas konsiderita fondoteksto en la historio de moderna empirio. Locke kritikas en ĝi la ideon ke ekzistas universalaj konceptoj enecaj en ĉiuj homoj ekde naskiĝo. Li asertas ke la fonto de ĉiu homa scio estas en la sperto de la sensoj kaj la sperto. Laŭ Locke, homoj ne spertas aferojn en la mondo rekte, sed per la peranteco de la ideoj kiuj estas kreitaj en siaj mensoj, laŭ li kiel rezulto de sperto. La eseo ankaŭ diskutas la rolon de lingvo kaj la malfacilaĵoj kreitaj pro la bezono uzi vortojn por kompreni kaj transdoni scion. Locke diskutas malsamajn manierojn akiri scion, distingas inter malsamaj specoj de scio, kaj uzas la potencon de juĝo por distingi inter malsamaj gradoj da certeco.
La verko estas ne nur detala funkcia priskribo de la ago scii, sed ankaŭ havigas dividon de la sciencoj kaj konkampoj (fakoj) de la tuta sciaro dum samtempe proponas vivan bildon de la naturo de la homa racio.[2] En la libro troveblas la unuaj bazoj de la nomita angla empiriismo, kiun George Berkeley kaj ĉefe David Hume kondukos al ties plej altaj pintoj.
Locke malakceptis la teorion de Descartes pri "denaskaj ideoj" kaj asertis, ke antaŭ la sperto, la kompreno (sciaro) estas malplena kiel blanka papaerfolio. Estas denaskaj ideoj nek en teoria nivelo nek en praktika aŭ morala. La sensaj kvalitoj de la objektoj estas transmigitaj al la menso tra la sensoj. Tiu estas la unua scifonto, nome la senso aŭ ekstera sperto. La dua scifonto estas la penso, aŭ interna sperto, kiu estas la percepto kiun la menso havas pri sia propra mensa aktiveco.