Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Anaksagoro (mitologio)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Anaksagoro.
Anaksagoro
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Argeus
Infanoj Alector
vdr

Laŭ la helena mitologio, AnaksagoroAnaksagoraso (el la greka Αναξαγόρας, «reĝo de la merkatplaco») estis reĝo de Argolando kaj filo ĉu de Megapento, ĉu de lia filo Argeo.

Templo de Hero en Argo, la ĉefurbo de Argolando dum la regado de Anaksagoro.

Dum lia regado, la dio Dionizo frenezigis la virinaron, kaj la reĝo promesis rekompencon al tiu, kiu sukcesus resanigi ilin. Oni vokis Melampon, loka divenisto, sed la prezo kiun li postulis (triono de la reglando) estis troa laŭ Anaksagoro[1]. Tiam, la virinoj iĝis eĉ pli frenezaj, do la reĝo finfine konsentis peti helpon al la divenisto. Profitante la malesperan situacion, Melampo plialtigis sian postulon kaj petis kroman trionon de la reglando por lia frato Biaso, sukcese. Pro tio, dum kelkaj jaroj, Argolando estis dividitaj en tri regnojn.

  1. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.18.4.

Previous Page Next Page