Angela Dorothea MERKEL [ANgela doroTEa MERkel] ( prononco; naskita la 17-an de julio 1954 en Hamburgo, kun la nomo Kasner) estas germana fizikistino kaj politikistino. Ekde la 22-a de novembro 2005 ĝis la 8-a de decembro 2021 ŝi estis kancelierino de Germanio.
Sub la regado de Helmut Kohl ŝi estis federacia ministro pri virinoj kaj junularo (1991–1994) kaj pri medio, naturprotektado kaj atomreaktora sekureco (1994–1998). En la jaro 2000 Merkel iĝis prezidantino de la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj en 2005 kanceliera kandidatino por la parlamenta baloto en septembro 2005.
Ŝi venkis denove en la baloto de la 27-a de septembro de 2009, kvankam sen absoluta plimulto, kaj same en la baloto de la 22-a de septembro de 2013. Sekve ŝi gvidis respektive gvidas la registaran ministraron de 2005-2009, 2009-2013 kaj 2013-2017.