![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() masklo de Aŭstralia sagobirdo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Anhingo A. anhinga | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Anhingedoj, saguloj aŭ sagobirdoj (Anhingedoj) estas akvobirdoj similaj al kormoranoj, kiuj havas longegajn kolojn kaj longegajn kaj mallarĝajn bekojn. Ili ofte naĝas havante nur la kolon super la akvo kaj manĝas fiŝojn. La termino "serpentobirdo" estas kutime uzata sen aldono ĉar la genro estas tute de alopatriaj specioj (kiuj ne koincidas unu kun la alia). Tiu termino aludas al ties longa maldika kolo, kiu havas serpentecan aspekton kiam ili naĝas havante submerĝitan korpon, aŭ kiam la paroj turnas ilin dum pariĝada memmontrado. "Sagulo" aŭ "sagobirdo" estas uzataj kun geografia termino alude al ĉiu partikulara specio. Ĝi aludas al ties maniero manĝakiri, ĉar ili ponardas fiŝojn per siaj maldikaj, pintegaj bekoj. La Amerika sagobirdo (A. anhinga) estas pli komune konata kiel simple Anhingo. Ĝi estas foje nomata "akva meleagro" en Suda Usono pro ne klara tialo; eble ĉar ambaŭ estas grandaj kaj nigrecaj birdoj kun longaj vostoj kaj estas foje ĉasataj por manĝo.[1]
"Anhinga" devenas el tupia ajíŋa (transskribita ankaŭ kiel áyinga aŭ ayingá), kio laŭ loka mitologio aludas al malica diablo aŭ arbara spirito; ĝi estas ofte tradukita kiel "diabla birdo". La nomo ŝanĝis al anhingá aŭ anhangá kiam ĝi estis transmetita en la tupi–portugala "Língua Geral" (brazila ĝenerala lingvo). Tamen, en ties unua dokumentita uzo kiel angla termino en 1818, ĝi aludis al sagobirdo de Malnova Mondo. Ekde tiam, ĝi estis uzata ankaŭ por la moderna genro Anhinga kiel tuto.[2]
Estas nur unu genro Anhinga kun ĉu du ĉu kvar tre parencaj specioj en la anhingeda familio. La Anhingo aŭ Amerika sagobirdo (Anhinga anhinga), estas klare aparta, sed la hindia, afrika kaj aŭstralia sagobirdoj povas esti konsiderataj ĉu tri tre similaj specioj, ĉu nur unu specio kun tri parencaj sed diferencaj subspecioj (Anhinga melanogaster melanogaster, Anhinga melanogaster rufa, Anhinga melanogaster novaehollandiae). Ĉiuokaze ĉiuj el la kvar kunhavas saman similan konduton kaj vivmedion. El la kvar specioj, tri estas sufiĉe disvastigataj, dum la kvara estas tre rara.
La Amerika anhingo vivas en ambaŭ Amerikoj. La Hindia sagobirdo disvastiĝas el Hinda subkontinento ĝis Indonezio kaj diferenciĝas de afrika kaj amerika sagobirdoj pro diferenciga blanka flanka kolstrio. La Afrika sagobirdo troviĝas en tropika subsahara Afriko. Ĝi diferenciĝas de hindia kaj amerika sagobirdoj pro mallarĝa blanga flanka kolstrio ĉirkaŭita de ruĝeca fono.