La arakido (Arachis) estas neotropisagenro de 22 specioj de herboj el Sudameriko. Ĝia plej konata reprezentanto estas la ternukso aŭ ordinara arakido (Arachis hypogea), ankaŭ nomata simple arakido.
Vaste kulturata en tropika kaj subtropikaj landoj, malalta unujara herbo kun 3-folieraj folioj kaj flavaj aŭ flavruĝaj floroj 1- ĝis 4-ope akselaj. Post fekundiĝo de la floro la pedunklo de la guŝo longiĝas kaj kurbiĝas malsupren enterigante la junan guŝon, kiu poste subtere ekkreskas. Tial la planto havas la nomon ternukso, kvankam botanike la frukto ne estas nukso.