![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
aralio Aralia L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La araliacoj[2] (latine Araliaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo apialoj (Apiales). Ĝi enhavas 40 genrojn kaj ĉirkaŭ 1530 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas aralio[2].
Tiuj plantoj estas arboj, arbedoj kaj kelkfoje staŭdoj. La ovario estas sube staranta, evoluas ĝenerale el 5 karpeloj al bero aŭ drupo.