![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Senegala arbalciono (Halcyon senegalensis)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Arbalcionoj (Halcyoninae) estas la plej multnombra el la tri subfamilioj de birdoj de la familio Alcededoj. Estas inter 56 kaj 61 specioj de arbalcionoj en ĉirkaŭ 12 genroj. La alcionoj estas tre konataj: la malcerto de la kalkuloj respegulas kontraŭdirojn en la taksonomio de tiu subfamilio pli ol vera nekono de informoj pri la birdoj mem; la nuntempa ordigo de genroj ŝajnas garantiita de molekulaj analizoj, kvankam la rilato de multaj genroj unu kun aliaj estas ankoraŭ nesolvita (Moyle, 2006) [1]
La subfamilio ŝajne aperis en Hindoĉinio kaj la Malaja Insularo kaj poste disvastiĝis al multaj areoj tutmonde. La arbalcionoj estas disvastigitaj tra Azio kaj Aŭstralazio, sed ankaŭ loĝas en Afriko kaj la insuloj de la Pacifiko kaj Hinda Oceano.