La arbaro de Fontainebleau, antaŭe nomita arbaro de Bière[1], estas vasta arbkovrita masivo de 25 000 hektaroj, el kiuj 21 600 hektaroj estas nun administrataj kiel ŝtat-biena arbaro.
La urbo Fontainebleau en la departemento Seine-et-Marne situas en la centro de tiu arbaro. La ŝtat-biena arbaro ĝuste etendiĝas sur 17 072 hektaroj; ĝia altitudo varias de 42 metroj (rivero Seine ĉe Bois-le-Roi) ĝis 144 metroj ("Carrefour du Banc du Roi", 2 kilometrojn norde de Fontainebleau).
Ĝi estas loĝlok-pecigita kaj trairata de la franca aŭtovojo A6 (1964), la nacia vojo 6 kaj nacia vojo 7 kaj de la fervoja linio de Parizo ĝis Lyon. Ĉiujare milionoj da vizitantoj promenas tie (13 milionoj en 2006).
La arbaro de Fontainebleau estas fama en la tuta mondo, ĉar ĝi inspiris la artistojn en la 19-a jarcento: impresionistaj artistoj kaj skolo de Barbizon, fotografistoj, verkistoj kaj poetoj.