Archibald Scott Couper (1831-1892) | ||
---|---|---|
Kune kun Kekulé, li proponis la koncepton pri la kvarvalenteco de la karbon-atomo.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 31-a de marto 1831 en Kirkintilloch, Skotlando | |
Morto | 11-a de marto 1892 en Kirkintilloch, Skotlando | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | |
Alma mater | Universitato de Glasgovo Universitato de Parizo Universitato de Berlino | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto vd | |
Laborkampo | Kemio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Archibald Scott Couper (1831-1892) estis skota kemiisto, kiu unue proponis la koncepton pri kemia strukturo kaj ligo, li, same kiel August Kekulé sugestis la ideon pri la kvarvalenteco de la karbono. Tiu koncepto estis publikigita france en la 14-a de junio 1858, dum Kekulé proponis la saman teorion en la antaŭa jaro, sed estis publikigita en majo 1858. Li estis trafita de nerva kolapso kaj interniĝis en psikiatra hospitalo. Dum la lastaj 30 jaroj de sia vivo, li restis sub la zorgoj de sia patrino.