Armaviro | ||
---|---|---|
provinco de Armenio [+] | ||
Lando | Armenio | |
Ĉefurbo | Armaviro | |
- koordinatoj | 40° N, 44° O (mapo)40.1544.05Koordinatoj: 40° N, 44° O (mapo) | |
Akvokolektejo | 1 242 km² (124 200 ha) [+] | |
Areo | 1 242 km² (124 200 ha) [+] | |
Loĝantaro | 265 770 [+] (2011) | |
Poŝtkodo | 0901–1149 [+] | |
ISO 3166-2 | AM-AV | |
Armaviro | ||
Vikimedia Komunejo: Armavir Province [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Armaviro (armene Արմավիր, estas provinco en la okcidenta parto de Armenio. Situante en la Ararat-ebenaĵo dominita de la monto Ararato de la sudo kaj la monto Aragaco de la nordo, la provinca ĉefurbo estas la urbo Armaviro dum la plej granda urbo estas Eĉmiadzin. La provinco dividas 72 km da landlimon kun Turkio sude kaj okcidente.
La provinco estas hejmo de la spirita centro de la armena nacio; la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin de la Armena Apostola Eklezio. Ĝi estas la sidejo de la Katolikoso de Ĉiuj Armenoj.
La provinco estas nomita laŭ la praa urbo Armavir fondita en 331 a.K. La provinco ankaŭ estas la loko de la decida Batalo de Sardarapat en 1918, kiu rezultigis la fondon de la Respubliko Armenio. La batalo estas vidata kiel kerna historia evento ne nur haltigante la turkan antaŭeniĝon en la reston de Armenio sed ankaŭ malhelpante la kompletan detruon de la armena nacio.
La nuklea centralo Mecamoro ankaŭ situas en la provinco Armaviro proksime al la urbo Mecamoro.
La Internacia Flughaveno Zvartnoco-Erevano situas proksime al la vilaĝo Parakar en la provinco Armaviro okcidente de Erevano.