Armena Revolucia Federacio | |
---|---|
Հայ Յեղափոխական Դաշնակցություն | |
![]() | |
partio | |
Lando | ![]() |
Estro | Hrant Markarjan |
Fondiĝo | 1890 |
Ideologio | Socialdemokratio |
Retejo | Daŝnakcutjun.info |
La Armena Revolucia Federacio, Daŝnako aŭ Daŝnakcutjun (armene Հայ Յեղափոխական Դաշնակցություն, Haj Heghap'oĥakan Daŝnakcut'jun) estas politika partio de Armenio. Ĝi estis fondita en Tbiliso, nuna Kartvelio en 1890 fare de Kristapor Mikaeljan, Stepan Zorjan, kaj Simon Zavarjan[1]. La partio funkcias en Armenio kaj en landoj kie la armena diasporo ĉeestas, precipe en Libano kaj en la Respubliko Montara Karabaĥo[2][3].
La ARF subtenas socialismon kaj membras en la Socialista Internacio[4]. Ĝi havas la plej grandan membronombron inter la partioj reprezentitaj en la Armena diasporo, kun filioj en pli ol 200 landoj kaj teritorioj[5]. Kompare kun aliaj armenaj partioj kiuj tendencas unuavice al edukaj aŭ humanitaraj projektoj, Daŝnako estas la plej politike orientita el tiuj organizaĵoj kaj tradicie estis unu el la plej fervoraj subtenantoj de armena naciismo[5]. La partio kampanjas por la agnoskado de la Armena genocido kaj la rajto al ĝia riparado. Ĝi ankaŭ pledas por la establado de Granda Armenio bazita sur la Traktato de Sèvres.
La ARF iĝis aktiva ene de la Otomana Imperio en la fruaj 1890-aj jaroj kun la celo unuigi la diversajn grupetojn en la imperio kiuj favoris al reformo kaj defendis armenajn vilaĝojn de la masakroj kiuj estis ĝeneraligitaj en kelkaj el la armen-loĝitaj areoj de la imperio. Membroj de ARF formis grupojn de fidajoj kiuj defendis armenajn civilulojn per armita rezisto. Daŝnako ankaŭ laboris por pli vasta celo kiel kreado de "libera, sendependa kaj unuiĝinta" Armenio, kvankam ili foje flankenlasis tiun celon favore al pli realisma aliro, kiel ekzemple akceptado de aŭtonomio.
En 1917, la partio estis fundamenta en la kreado de la mallongdaŭra Armena Demokratia Respubliko, kiu falis sub la premo de sovetiaj komunistoj en 1920[6]. Post kiam ĝia gvidantaro estis ekziligita de la komunistoj, la ARF establiĝis ene de armenaj komunumoj en la diasporo, kie ĝi helpis al la armenoj konservi la armenan kulturan identecon[7]. Post la falo de Sovetunio, ĝi revenis al Armenio, kie ĝi nun denove havas signifan ĉeeston kiel la gvida opozicia partio en la parlamento de Armenio. Antaŭ la elekto de Serĵ Sargsjan kiel prezidento de Armenio kaj por mallonga tempo poste, la ARF estis membro de la reganta koalicio, eĉ se ĝi nomumis sian propran kandidaton en la prezidant-elektoj.[8].
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj ARF Shant Student Association
; $2