La Armena naciismo en la Nuntempa Epoko havas siajn radikojn en la romantika naciismo de Mikajel Ĉamĉjan (1738-1823) kaj ĝenerale ĝi estas difinita kiel la kreado de Armenio libera, sendependa kaj unuiĝinta formulita kiel la Armena Afero. La nacia armena renaskiĝo disvolviĝis en la 1880-aj jaroj en la kunteksto de la renaskiĝo de naciismo en la Otomana Imperio kaj daŭris en la rusia Armenio. La Armena Apostola Eklezio estas granda defendinto de la armena naciismo, kun gvidantoj kiel Ĥrimjan Hajrik, kiu fordonis sian vivon por la kamparanoj. Kun la sendependeco de Armenio en 1991 kaj pro pli granda komplekseco de la armena socio, la politika influo de la Armena Afero malkreskis kaj estigis alitipan naciismon pli liberala.