Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Arumacoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arumacoj
Floro de Xanthosoma roseum
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: alismaloj Alismatales
Familio: arumacoj Araceae
Juss. [1]
arumo Arum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustracja
obrazki plamiste

La arumacoj[2] (latine Araceae) estas planta familio el angiospermoj (unukotiledonoj). Tiu familio apartenas al la ordo alismaloj (Alismatales). Ĝi enhavas preskaŭ 120 genrojn kaj ĉirkaŭ 3360 speciojn[1],[3].

La familio nomiĝas laŭ sia tipa genro arumo[2] (latine Arum), kies nekutima esperantigo estis kreita por ne konflikti kun la radiko "ar/o"[4].

La arumacoj estas unukotiledonaj, moltigaj plurjaraj plantoj. Ilin karakterizas densa bastonforma floraro (spadiko), kiu interne havas karnecan tigon. Ĉe aŭ ĉirkaŭ la spadiko ofte estas unu modifita folio (ŝirmfolio, brakteo; ĉe arumacoj nomata ankaŭ spato), kiu povas esti brilkolora kaj tiel laŭ sia funkcio simili al petalo. La familio havas ĉ. 100 genrojn kaj 3700 speciojn, plej multe en la tropikaj regionoj de Ameriko. Pluraj specioj estas ornamaj plantoj, ekz. anturioj (Anthurium) kaj difenbakioj (Diffenbachia). Unu specio (taro, Colocasia esculenta) donas manĝeblajn tuberojn kaj estas vaste kulturata en tropikaj landoj.

  1. 1,0 1,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj WFO; $2
  2. 2,0 2,1 arumo en PIV ĉe vortaro.net
  3. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj TPL; $2
  4. aro en PIV ĉe vortaro.net

Previous Page Next Page






Araceae AF لوفية Arabic لوفيه ARZ Araceae AST Aroidkimilər AZ Ароннікавыя BE Ароньнікавыя BE-X-OLD Змиярникови Bulgarian Araceae BS Aràcies Catalan

Responsive image

Responsive image