Abu al-`Abbās `Abdu'llāh ibn Muhammad as-Saffāḥ, aŭ Abul `Abbas al-Saffaḥ (en araba أبو العباس عبد الله بن محمد السفاح) (n. 721/722 – m. 9-an de junio 754, regis 749–754) estis la unua kalifo de la Abasida Kaliflando, nome unu el plej longdaŭraj kaj plej gravaj kaliflandoj (islamaj dinastioj) en la historio de Islamo. Pro diferencaj tradicioj por transskribado de arabaj nomoj, oni povas trovi la literumadojn kaj As-Saffah kaj Al-Saffah. Ĉiukaze la titolo havas religian signifon, kvazaŭ mesieca, nome malavara.[1] Tamen en moderna araba la termino alprenis negativajn konotaciojn.[2]
- ↑ Mahdi. The Encyclopaedia of Islam, 2a. eld. Eldonistoj P. Bearman et al. (page 1233).
- ↑ Moderna signifo de saffāḥ en Google Translate: http://translate.google.com/#auto/en/السفاح