August Wilhelm von HOFMANN (1818-1892) estis germana kemiisto, lernanto de Justo de Libiko en la Universitato de Gießen, unua direktoro de la Reĝa Kolegio pri Kemio en Londono, profesoro en la Universitato de Berlino kaj esploristo. En Londono kaj Berlino, Hofmann rekreis la modelon de laboratoriaj instruoj establitan de Libiko, en Gießen, per fondo de kemia lernejo centrita sur la eksperimenta organika kemio kaj ties industria uzado. Li esploris plurajn kemiajn substancojn, inter ili, la benzeno, tolueno, aminoj, formaldehido, hidrazobenzeno[1], izonitriloj[2] kaj alilaj alkoholoj[3]. Lia nomo asociiĝas al la voltametro de Hofmann[4] kaj al serio da procezoj kiujn li esploris, inklude de la Rearanĝo de Hofmann-Martius[5], la eliminado de Hofmann[6] kaj la reakcio Hofmann-Löffler[7].