Aveiro estas portugala urbo, ĉefurbo de la distrikto Aveiro, en Centra regiono kaj subregiono Região de Aveiro kaj kun ĉ. 60 000 loĝantoj.
Aveiro estas sidejo de municipo kun 197,58 km² kaj 80 978 loĝantoj (2021), subdividita en dek fregezioj. La municipo limas norde kun Murtosa, nordoriente kun Albergaria-a-Velha, oriente kun Águeda, sude kun Oliveira do Bairro, sudoriente kun Vagos kaj Ílhavo kaj okcidente kun Atlantiko.
La urbo estas grava urba centro, havena, fervoja, universitata kaj turisma. Ĝi estas ĉirkaŭ 63 km nordokcidente de Koimbro, 70 km sude de Porto, kaj 255 km de Lisbono.