Aziz SANCAR - prononco laŭ sistemo IFA [aˈziz ˈsandʒaɾ] (naskiĝis la 8-an de septembro 1946 en Savur, Provinco Mardin, Turkio) estas turk-usona biokemiisto, molekula biologo kaj genetikisto, specialiĝanta pri DNA-riparo, la ĉela ciklo kaj la biologia horloĝo [1][2]. En 2015 al li estis premiita la Nobel-premio pri Kemio kune kun Tomas Lindahl kaj Paul Modrich "por la mekanismaj studoj de DNA-riparo" [3][4].
Li ankaŭ estas la kunfondinto de la Aziz kaj Gwen Sancar Foundation kiu estas neprofitcela organizaĵo kiu laboras por antaŭenigi turkan kulturon kaj subteni turkajn studentojn en Usono [5].
Li estas Membro de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj (2005).