Baarle | |||
---|---|---|---|
setlejo urbo dividita de landlimo limurbo vilaĝo vd | |||
Administrado | |||
Lando | Nederlando en Belgio | ||
Provincoj | Norda Brabanto kaj Antwerpen | ||
Municipoj | Baarle-Nassau kaj Baarle-Hertog | ||
Poŝtkodo | 5111 2387 | ||
Telefonkodo | 013 014 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 919 (1-a de januaro 2006) | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 27′ N, 4° 56′ O (mapo)51.4436111111114.93Koordinatoj: 51° 27′ N, 4° 56′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 83,84 km² (8 384 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Pliaj informoj | |||
Gravaj trafikvojoj | Provincaj vojoj N 260 kaj N 639 | ||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Baarle [+] | |||
La municipoj Baarle-Hertog kaj Baarle-Nassau kune konsistigas la vilaĝon Baarle. 22 belgaj enklavoj situas dise en kaj ĉirkaŭ la vilaĝo. En kelkaj el ili situas sep nederlandaj enklavoj. Ĉe la belga vilaĝeto Zondereigen situas plia, neloĝata, nederlanda enklavo, la oka. En 1995 la tria komisiono pri limoj oficiale fiksis la limojn. Ĉe tio oni interalie donis herbejon, ĝis tiam neŭtralan, al Belgio, per kio Baarle-Hertog nun havas 22 enklavojn. Ege kurioza afero estas la tiel nomata kvarlanda punkto.
La limoj en Baarle plejparte sekvas la parcelajn limojn. En iuj partoj de la vilaĝo la limo kuras pli arbitre, kaj la kuirejo de domo povas esti en alia lando ol la loĝĉambro. Tiel la limo ekzemple trairas filion de la vendeja ĉeno Zeeman. Pro tio oni interkonsentis, ke la situo de la ĉefa pordo de domo difinas la naciecon de la domo (kaj la loĝantoj). Tamen ekzistas domoj, kiuj havas kaj belgan kaj nederlandan ĉefajn pordojn. Tio kaŭzis la problemon, ke oni suspektis la loĝantojn pro kontrabandado. Pro komforto ĉiuj domnumeraj ŝildoj en la vilaĝo portas la flagajn kolorojn de Nederlando aŭ Belgio (vidu la fotojn).