Bahaa Kredo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
nova religia movado ![]() | |||||
Abrahama religio • irana religio | |||||
Komenco | nekonata valoro vd | ||||
Fondinto(j) | Baháʼu'lláh vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Bahaa kredo (perse دین بهائی, alilingve ankaŭ kiel Bahai[1]), ankaŭ konata kiel bahaja religio aŭ bahaismo[2] estas monoteisma religio[3] naskiĝinta en Irano meze de la 19-a jarcento kiu substrekas la spiritan unuecon de Dio, de la religio kaj de la homaro[4]. Ĝi havas ĉirkaŭ 7 milionojn da kredantoj tra la tuta mondo[5]. Ĝia profeto-fondinto estas Bahá'u'lláh (1817-1892), kies instruojn sekvas la adeptoj de la Bahaa Kredo, la bahaanoj.
La bahaismaj instruoj emfazas la unuecon de la ĉefaj mondreligioj. Religia historio estas vidata kiel la disvolviĝon de la vero tra kelkaj diaj mesaĝistoj, nomataj manifestiĝoj de Dio, de kiu ĉiu el ili fondis religion adaptitan al la bezonoj de sia tempo kaj al la kompreno de la tiutempaj kredantoj. Inter tiuj mesaĝistoj, Abraham, Kriŝno, Budho, Jesuo kaj Mohamedo estas la plej konataj. Por bahaanoj la plej lastatempa kaj grava mesaĝisto estas Bahá'u'lláh.