Barbado aŭ Barbadoso (angle Barbados) estas insula ŝtato kaj respubliko, unu el la Malgrandaj Antiloj. Ĝi situas en Norda Atlantiko, 100 km oriente de la Kariba Maro kaj la Alventaj Insuloj [1].
Barbadon enloĝis kariboj ekde la 13a jarcento, kaj antaŭe aliaj amerikaj indiĝenoj. Portugalio pretendis pri la insulo inter 1532 kaj 1536, nomante ĝin "Os Barbados" (esperante: "La barbuloj"), sed la portugaloj ĝin forlasis ĉirkaŭ 1610, kaj en 1625, anglaj maristoj pretendis la insulon por Anglio, poste Britio. Barbado sendependiĝis disde Britio en 1966, kaj iĝis parto de la Komunumo de Nacioj [2].
Barbado estas ĉefa ircelo de turistoj en la Karibio, kaj turismo estas ĝia ĉefa industrio [3]. Ĝi estas ankaŭ la plej disvolviĝinta lando en la regiono, kaj, en 2010, la ununura lando en la regiono kiu nomiĝas "Evoluinta lando" laŭ la IMF.