Basilius Amerbach la Juna | |||||
---|---|---|---|---|---|
Juristo kaj kanceliero en la Universitato de Bazelo
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de decembro 1533 en Bazelo, Svislando | ||||
Morto | 25-an de aprilo 1591 (57-jaraĝa) en Bazelo, Svislando | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bazelo Universitato de Tübingen Universitato de Padovo Universitato de Bolonjo Universitato de Bruĝo Universitato de Napolo Universitato de Romo | ||||
Familio | |||||
Patro | Bonifacius Amerbach vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto universitata instruisto advokato vd | ||||
Aktiva en | Bazelo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Basilius Amerbach la Juna (1533-1591) estis profesoro pri juro, rektoro kaj kanceliero en la Universitato de Bazelo, filo de Bonifacius Amerbach (1495-1562), nepo de Johann Amerbach (1440-1513), nevo de Basilius Amerbach la Maljuna (1488-1535) kaj frato de Faustina Amerbach (1530-1602).
Samkiel sia patro, li ĝuis grandan famon pro sia laŭleĝa kompetenteco. Li interesiĝis pri numismatiko kaj arkeologio, specialiĝante pri roma epigrafio. Li ekis la elfosadojn de la roma teatro de Augusta Raurica[1], Svisio, tiele sekurante la bazoj por la sciencaj studoj de la klasika arkeologio norde de la Alpoj.