Por samtitola artikolo vidu la paĝon Batalo de Puatiero. |
La Batalo de Tours (oktobro 732),[1] nomita ankaŭ Batalo de Puatiero kaj arabe معركة بلاط الشهداء, ma'rakat balāṭ aŝ-ŝuhadā, "Batalo de la Palaco de Martiroj")[2][3][4] okazis en areo inter la urboj Poitiers kaj Tours, en nord-centra Francio, ĉe la vilaĝo Moussais-la-Bataille, je ĉirkaŭ 20 km nordoriente de Poitiers. La loko de la batalo estis proksima al la limo inter la regno de la Frankoj kaj la tiama sendependa Akvitanio. La batalo kunigis trupojn Frankajn kaj Burgonjajn[5][6] sub estreco de la majordomo de Aŭstrazio Karolo Martelo, kontraŭ armeo de la Omajada kaliflando estre de Abdul Rahman Al Gafiki, ĝenerala guberniestro de al-Andalus.
La Frankoj estis venkaj. Abdul Rahman Al Gafiki estis murdita, kaj Karlo sekven etendis sian aŭtoritaton sude. Kronikistoj de la 9a jarcento, kiu interpretis la rezulton de la batalo kiel dia providenco en ilia favoro, havigis al Karlo sian kromnomon Martellus ("La Martelo"), eble memore al Judaso Makabeo ("La Martelisto") de la Makabea ribelo.[7][8] Detaloj de la batalo, kiaj ties precizaj loko kaj nombro de luktantoj, ne povis esti determinitaj el rakontoj kiuj postvivis. Rimarkinde la Frankaj trupoj venkis en la batalo sen kavalerio.[9]
Poste kristanaj kronikistoj kaj historiistoj de antaŭ la 20a jarcento konsideris Karlon Martel kiel savinto de la kristanaro, kaj la batalon kiel decida ŝanĝo en la luktado kontraŭ Islamo, lukto kiu konservis kristanismon kiel religio de Eŭropo; laŭ la moderna milithistoriisto Victor Davis Hanson, "plej el la historiistoj de la 18a kaj 19a jarcentoj, kiel Gibbon, vidis Poitiers (Tours), kiel mejlŝtona batalo kiu markis la supran tajdopunkton de la islama avanco en Eŭropon."[10] Leopold von Ranke opiniis, ke "Poitiers estis la ŝanĝopunkto de unu el plej gravaj epokoj en la historio de la mondo."[11]
Aliaj modernaj historiistoj, kontraste, estas dividitaj pri la gravo de la batalo, kaj estas ankaŭ konsiderinda malkonsento ĉu tiu venko estis responsa —kiel Gibbon kaj lia generacio de historiistoj postulis, kaj multaj modernaj historiistoj akceptis— de la savado de la kristanaro kaj de la haltigo al la konkero de Eŭropo fare de Islamo; tamen estas malmulta disputo ĉu tiu batalo helpis bazigi la fondojn de la Karolida Imperio kaj de la hegemonio de Frankoj en Eŭropo por la venonta jarcento. Plej historiistoj interkonsentas, ke "la setlado de la franka povo en okcidenta Eŭropo ŝanĝis la futuron de la kontinento kaj la Batalo de Tours konfirmis tiun povon."[12]