Bautzen | ||||||
| ||||||
granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio | |||||
Distrikto | distrikto Bautzen | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 03591, 035935 | |||||
Poŝtkodo | 02625 | |||||
Aŭtomobila kodo | BZ | |||||
Oficiala Municipokodo | 14625020 | |||||
NUTS | DED24 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Alexander Ahrens | |||||
Adreso de la administrejo | Fleischmarkt 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 38140 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 11′ N, 14° 25′ O (mapo)51.18138888888914.423888888889Koordinatoj: 51° 11′ N, 14° 25′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 204 m | |||||
Areo | 66 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.bautzen.de/ | |||||
Bautzen - prononco [Baŭcen][1][2] (aŭskultebla prononco); suprasorabe Budyšin - estas urbo en orienta Germanio, konata kiel historia ĉefurbo de Supra Luzacio.
Ĝi troviĝas en samnoma distrikto Bautzen de la federacia lando Saksio, kaj estas ties administra centro. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 38 140 loĝantojn. La urbo situas apud la rivero Spree en la regiono nomata Luzacio. Ĝi estas la administra centro de distrikto - ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 teritorie pli malgranda - pri ĝi vidu la artikolon distrikto Bautzen (1994-2008), ekde kiam kun la aldonaj teritorioj de la eksa distrikto Kamenz kaj la antaŭa eksterdistrikta urbo Hoyerswerda teritorie vastigita - pri ĝi vidu la artikolon distrikto Bautzen.
La urbo estas la politika kaj kultura centro de la soraboj, nacia malplimulto vivanta en Germanio. La suprasoraba nomo de la urbo estas Budyšin (ĉeĥe preskaŭ same Budyšín, en la pola Budziszyn).