Benito Amilcare Andrea MUSSOLINI (naskiĝis la 29-an de julio 1883, mortis la 28-an de aprilo 1945) regis Italion kiel diktatoro de 1922 ĝis 1943. Li kreis kontraŭ-demokratian, faŝisman ŝtaton nome Faŝisma Italio uzante propagandon; per plena regado de la amaskomunikiloj, li detruis la ekzistantan demokratan regsistemon.
La 25-an de julio 1943 Granda Faŝisma Konsilantaro revokis sian fidon al li kaj redonis la povon al la Reĝo, kiu tuj arestis Mussolini-n. Germanaj trupoj, estritaj de s-ro Skorzeny, liberigis lin de lia malliberejo kaj starigis lin kiel reganto de ŝtato en la norda parto de Italio kiun ili kontrolis.
Dum li provis fuĝi al Svislando, li estis kaptita de italaj partizanoj, kiuj, post mallonga proceso mortpafis lin kaj pendigis lian korpon sur placo de Milano.