Ne konfuzenda kun Berbera (urbo en Somalio)
La berbera lingvaro (al kiu apartenas la tamaziĥta (tamaziĥet: ⵜⴰⵎⴰⵣⵉⵖⵜ aŭ amazigh)[1] estas grupo da lingvoj en la afrikazia lingvaro parolataj de berberoj apartenantaj al grupo de nordafrikaj popoloj: ŝelhoj, tamaziĥtoj, rifoj, kabiloj, tuaregoj.