Bernard Cazeneuve (naskiĝis la 2-an de junio 1963 en Senlis (Oise) estas franca politikisto kaj membro de la Socialista Partio.
Deputito-urbestro de Cherbourg-Octeville kaj prezidanto de la Urbeca Komunumaro Cherbourg, li forlasis siajn oficojn post sia nomumo kiel ministro delegita al eŭropaj aferoj en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault la 16-an de majo 2012. La 19-an de marto 2013, li estis nomumita ministro delegita al buĝeto en la 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault post la demisio de Jérôme Cahuzac[1]. La 2-an de aprilo 2014, li fariĝis ministro pri enlandaj aferoj en la 1-a registaro de Manuel Valls[2].