Bernardino Telezo (1509-1588) | ||
---|---|---|
itala filozofo kaj naturalisto
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-a de novembro 1509 en Cosenza, Italio | |
Morto | 2-a de oktobro 1588 en Cosenza, Italio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo natursciencisto vd | |
Laborkampo | Filozofio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Bernardinus Telesius (1509-1588) estis itala filozofo kaj naturalisto, diplomita pri filozofio kaj matematiko en la Universitato de Padovo, kaj doktoriĝis en 1535[1]. Multaj erudiciuloj estis influitaj de lia doktrino, nome, Giordano Bruno (1548-1600), Renato Kartezo (1596-1650), Francisko Bakono (1561-1626), Tomazo Kampanelo (1568-1639)[2], Marko Aŭrelio Severino (1580-1656) kaj Pierre Gassendi (1592-1655)[3].
Liaj teorioj pri la materio[4], varmo kaj malvarmo estas bazitaj sur la ekzisto de la materio kaj la forto. Ĉi-forto posedas du oponantajn elementojn: la ekspansiantan varmon kaj la kuntiriĝantan malvarmon. La harmonio de la naturo konsistas en la aparta disvolviĝado de ĉiuj agantoj laŭ ties propraj kondutoj dum samtempe tiu movado portas bonfaron al ĉiuj ĉirkaŭantaj. Francisko Patriko (1529-1597) kaj Antonio Persio (1543-1612) estis liaj lernantoj.