Berounka | |
germane Beraun | |
rivero | |
Oficiala nomo: Berounka | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regionoj | Regiono Plzeň, Mezbohemia regiono |
Akvejo | Vultavo |
Fontrivero | Mže kaj Radbuza |
- situo | Plzeň |
- koordinatoj | 49° 45′ 14″ N 13° 23′ 26″ O / 49.75389 °N, 13.39056 °O (mapo) |
Enfluejo | ĝis Vultavo |
- situo | Prago |
- koordinatoj | 49° 59′ 44″ N 14° 24′ 04″ O / 49.99556 °N, 14.40111 °O (mapo) |
Suma longo | 139,1 km (86 mi) |
Suma akvokolektejo | 8 855,47 km² (885 547 ha) |
Trafluo | ĉe enfluejo |
- mezproksima | 0,36 m³/s |
Hidrologia vico | 1-10-04-002 |
Situo de enfluejo en Prago enkadre de Ĉeĥio
| |
Akvokolekta areo de Berounka
| |
Vikimedia Komunejo: Berounka | |
Berounka (germane Beraun) estas signifa ĉeĥa rivero en la okcidenta parto de la respubliko (Regiono Plzeň, Mezbohemia regiono kaj Prago) kaj la plej granda maldekstraflanka alfluanto de Vultavo. Ĝi estiĝas en Plzeň per kunfluiĝo de riveroj Mže kaj Radbuza, ĝi estas lonnga 139,1 km, kun la plej longa fontrivero (Radbuza-Úhlava) 252 km. La akvokolekta areo havas areon 8 855,47 km², el kio 35,96 km² (29,23 km² Mže kaj 6,73 km² Úhlava) troviĝas sur la teritorio de Bavario. La fontoj de la fontriveroj troviĝas en montaroj Bohemia arbaro kaj Šumava. La rivero atingas la plej altajn trafluojn printempe. Ĝi enfluiĝas ĝis Vultavo sur la teritorio de Prago ĉe Lahovice.
En la regiono Bohemia karsto la rivero kreas en kalkoj kanjonojn kun rokmuroj. Por Berounka estas tipaj malekvilibraj akvostatoj, dum la tuta jaro ĝi estas utiligebla ankaŭ por malfermitaj sportŝipoj kaj ĝi estas uzata por banado.