![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
betulo Betula L. | ||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La betulacoj[2] (latine Betulaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo fagaloj (Fagales). Ĝi enhavas 6 genrojn kaj ĉirkaŭ 230 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas betulo[2].
Ĉiuj estas arboj aŭ arbedoj, vivas en mildaj ĝis malvarmaj klimatoj kaj ofte formas populaciojn. La floroj estas unuseksaj, plejofte grupigitaj en amentoj, sed ĉiu individua arbo estas duseksa, havante la du tipojn de floroj. La fruktoj estas akenoj envolvitaj en brakteoj. Nur tiu de la avelujo (Corylus) estas por homoj manĝebla. Betulacaj arboj akceptas ektomikorizojn, ili do vivas simbioze kun fungoj kiel amanitoj, trikolomoj, boletoj, laktarioj, rusuloj kaj multaj aliaj.
Al tiu familio apartenas interalie la alno, la betulo, la avelujo kaj la karpeno.