Bidermajro (germane Biedermeier) oni nomas la epokon ekde 1815 (Viena kongreso) ĝis 1848 (Revolucio de 1848 en Germanio) en la landoj de la Germana Federacio kaj de la Aŭstra imperio. Kun la esprimo bidermajro ligiĝas en la politika historio la nocio de la restaŭrado, kiu rilatas kun la ŝtatpolitika evoluo post la fino de la napoleona epoko kaj la Viena kongreso. La nocio estas grava kiel epokonomo de la kulturhistorio. Por la samepoka mala movado por politika, revolucia ŝanĝo, kiun i.a. subtenis verkistoj kiel Georg Büchner kaj Heinrich Heine, oni tamen uzas la nomon antaŭmarto.
La esprimo bidermajro referencas pri la propra arto kaj kulturo de la burĝaro, kiu ekestis dum ĉi tiu epoko (ekz. en la dommuziko, la interna arkitekturo kaj ankaŭ en la modo), sed ankaŭ pri la literaturo de la epoko, kiu – ofte malĝuste – portas la etiketon »konservativa«. Karakterizaĵo estas la fuĝo en idilion kaj privatecon. Jam la poeto Jean Paul estis parolinta pri la »plenfeliĉo en la limiĝo«, la sekretario de Johann Wolfgang von Goethe, Johann Peter Eckermann, kredis ekkoni »puran realecon en la lumo de milda transfigurado«.