Bion de Smirno | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Βίων ὁ Σμυρναῖος | ||
Naskiĝo | en Izmiro | |
Morto | ||
Lingvoj | antikva greka • Dora dialekto de la antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Pergamo vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Bion de Smirno (helene: Βίων ὁ Σμυρναῖος, latine: Bion Smyrnaeus) estis greka bukolika poeto. Li naskiĝis en Phlossa, proksime al la antikva urbo Smirno de la regno Lidio en Malgrandazio (la hodiaŭa urbo Izmiro en Turkio) kaj agadis ĉirkaŭ la jaro 100 a.K..
Restis el lia bukolika verkaro 17 fragmentoj, kies objekto estas ĉefe la amo. La fragmentoj havas ludeman stilon, malofte teoreman.
Oni ligas al Bion - ekde la renesanco - la verkon de Epithaphios Adonidos (Priploro de Adonis), kiu havas troigitan kaj vigle priskribitan sentemon.