Biotekniko aŭ bioteknologio[1] estas la ampleksa areo de scienco kiu koncernas pri vivantaj sistemoj kaj organismoj kiuj disvolvigas aŭ faras produktojn, aŭ "ia teknika apliko, kiu uzas biologiajn sistemojn, vivantajn organismojn aŭ ties derivaĵojn por fari aŭ modifi produktojn aŭ procezojn por specifa uzo" (Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Biologia Diverseco, Art. 2).[2] Depende de la iloj kaj aplikoj, ĝi ofte koincidas kun la (rilataj) fakoj de molekula biologio, biologia inĝenierado, biomedicina inĝenierio, biofabrikado, molekula inĝenierado, ktp.
Dum miloj da jaroj, la homaro estis uzinta bioteknikon en agrikulturo, nutraĵa industrio, kaj medicino.[3] La termino estas delonge konsiderita kiel stampita en 1919 fare de la hungara inĝeniero Károly Ereky. Fine de la 20a kaj komence de la 21a jarcentoj, biotekniko etendiĝis por inkludo novajn kaj diversajn sciencojn kiaj genomiko, genteknikoj de rekombino de DNA, aplikita imunologio, kaj disvolvigo de kuracilaj terapioj kaj diagnozaj testoj.[3]