Bitola (makedoneБитола, antaŭe Monastir aŭ Manastir) estas la dua plej granda urbo de Nord-Makedonio. Ĝi troviĝas en la Pelagona regiono. Bitola kunligas la sudon de la Adriatika maro kaj la Egean maro kun la centro de Eŭropo. La urbo situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Dragor, en alto de 600 metroj super la marnivelo. Apud la urbo troviĝas Baba monto kun la pinto Pelister (2 601 m). Nun Bitola estas grava komerca, ekonomia kaj kultura centro de Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 loĝis en la urbo entute 69 287 homoj.[1] La urbo estas la administra centro de samnoma municipo.