La blissimbola skribo aŭ la blisa skribo (angle Blissymbolics, Blissymbols, aŭ simple “Bliss”) estas pasigrafio. Ĝin proponis Charles Kasiel Bliss unuafoje en 1949. La blisan skribon inspiris la ĉina skribo kaj la prilingvaj pensoj de la germana filozofo Lejbnico. La blisan skribon ĉefe uzas neparolkapablaj homoj, jen kiel ponton al la lingvo parolata en sia komunumo, jen kiel sendependan lingvon[1].