Bolak Lingua Blau | |
Logotipo de la lingvo Bolak kun la slogano DOVEM PRO TLE ("dua por ĉiuj") | |
konstruita lingvo | |
---|---|
Skribo | latina |
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | neniu lando |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | sen valoro |
SIL | art-x-bolak |
Angla nomo | Bolak |
Franca nomo | bolak |
Specimeno | |
La Lingvo Blua, Bolak aŭ Lingua Blau, estis kreita de Leon Bollack, riĉa franca komercisto, kaj prezentita en Parizo dum Tutmonda Ekspozicio de 1900. Ĝi estas nomata ankaŭ "Bolak", de la nomo de sia kreinto, kiel la "Lingvon Internacian" oni nomas "Esperanto" de la pseŭdonimo de Zamenhof. Ĝi nomiĝas "Lingvo Blua" ĉar ĉiuj homoj povas vidi la ĉielon "sur kies bluo ne devas esti landlimoj" laŭ Bolak. H.G. Wells atentis pri "Lingvo Blua" kaj verkis pri ĝi.
La moto de Bolak estas "Dovem pro tle" (la dua por ĉiuj) kaj ĝia simbolo estas lekanto.
Bollack promesis, ke oni povas lerni legi kaj traduki lian lingvon nur en 3 minutoj.