Brazila Spiritisma Federacio | ||
---|---|---|
organizaĵo Esperanto-eldonejo | ||
Komenco | 2-a de januaro 1884 vd | |
Geografia situo | 22° 54′ 19″ S, 43° 11′ 6″ U (mapo)-22.9052824-43.1849438Koordinatoj: 22° 54′ 19″ S, 43° 11′ 6″ U (mapo) | |
Lando(j) | Brazilo vd | |
Sidejo | Braziljo | |
Situo | Rio-de-Ĵanejro | |
Adreso | Avenida passos, nº 30 - 1 andar - Centro | |
Poŝtkodo | 20051-040 | |
| ||
Fondinto(j) | Augusto Elias da Silva vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Brazila Spiritisma Federacio - BSF (portugale Federação Espírita Brasileira - FEB) estas civila, religia, kultura kaj filantropa organizo kies celo estas i.a. kunigi la brazilajn spiritistajn societojn.[1] Ĝia sidejo estas en Braziljo. Ĝin fondis en sia hejmo[2] la 2an de januaro 1884 en Rio-de-Ĵanejro la portugala fotisto Augusto Elias da Silva. Ĉeestis la fondon pliaj dek unu personoj, inter kiuj estis marŝalo Francisco Raimundo Ewerton Quadros, kiu fariĝis la unua prezidanto de la Federacio.[3]