Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Brazila tango

Brazila tango; 1914

Brazila tangomaŝiŝo (portugala: maxixe, foje ankaŭ skribata machichematchiche) estas brazila danco en 2/4-a takto. Ĝi ekestis inter 1870 kaj 1880 en Rio-de-Ĵanejro el antaŭuloj de argentina tango (kandombleo kaj milongo), el la kuba habanero kaj influate de polko kaj afrikobrazila lunduo. Maŝiŝo validas kiel unua urba mododanco de Brazilo. Same kiel la argentina ankaŭ aŭ brazila tango populariĝis en Usono kaj en Eŭropo je la komenco de la 20-a jarcento. Nun maŝiŝo preskaŭ ne plu eksonas, ĉar ĝin forŝovis la sambo, kiun ĝi ankaŭ estis influinta.

Maxixe de komponisto Agustín Barrios Mangoré fariĝis je la komenco de la 20-a jarcento tiel populara, ke eĉ verkoj de la klasika muziko citas ĝin, ekzemple Usonano en Parizo de George Gershwin (1928) aŭ la pianokonĉerto de Francis Poulenc el 1949.


Previous Page Next Page






ماكسيكس ARZ Maxixe Catalan Maxixe German Maxixe (dance) English Maxixe Spanish Matchiche French 마시스 (춤) Korean Maxixe (taniec) Polish Maxixe Portuguese Матчиш Russian

Responsive image

Responsive image