CDGVAL | |
---|---|
Veturilo Aŭtomata Leĝera • rapidtramo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Flughaveno Roissy-Charles-de-Gaulle Francio |
Transportsistema speco | VAL |
Komenco de trafiko | 3-a de aprilo 2007 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 3,5 / 1,3 km |
Nombro de linioj | 2 |
Nombro de stacioj | 5 / 3 (LISA) |
Aliaj informoj | |
Transportisto | Transdev |
Mapo | |
CDGVAL (mallongigo de « Charles de Gaulle véhicule automatique léger ») estas aŭtomata metroo de tipo VAL provizanta sistemon de senpagaj navedoj, ene de Flughaveno Roissy-Charles-de-Gaulle, situanta en Francio 25 kilometrojn nord-oriente de Parizo. Du linioj malfermitaj depost 2007 anstataŭas plurajn busliniojn de la flughavena platformo. Ambaŭ linioj veturigas dek milionojn da vojaĝantoj ĉiujare. Ili ŝparas multan tempon al pasaĝeroj kaj salajratoj de la flughaveno de Roissy. CDGVAL estas ekspluatata kaj prizorgata de "Transdev" en la nomo de Paris Aéroport.