Camogli | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Ligurio | ||||
Provinco | GE Ĝenovo | ||||
Geografia situo | 44° 21′ N, 9° 9′ O (mapo)44.3483972222229.1557583333333Koordinatoj: 44° 21′ N, 9° 9′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 32 m | ||||
Areo | 9 km² | ||||
Loĝantaro | 4977 (2023) | ||||
Loĝdenso | 494 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Ruta, Case Rosse, San Fruttuoso di Capodimonte kaj San Rocco | ||||
Najbaraj komunumoj | Portofino, Rapallo, Recco kaj Santa Margherita Ligure | ||||
Patrono | martiro sankta Fortunato | ||||
Nomo de loĝantoj | camoglini | ||||
Poŝtkodo | 16032 | ||||
Imposta kodo | B490 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 010007 | ||||
Telefona prefikso | 0185 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
| |||||
Camogli (elp. kaMOlji) estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al provinco nomata metropola urbo Ĝenovo en la regiono Ligurio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 4 977 loĝantoj. Kristana patrono de la komunumo estas la martiro sankta Fortunato, kaj komunumaj festotagoj la dua dimanĉo de majo kaj 2-a de julio. Najbaras la komunumoj Portofino, Rapallo, Recco kaj Santa Margherita Ligure.
Iam konata kiel "la urbo de la mil velboatoj" ĝi estas tradicia marista urbeto ĉe la deklivoj de Monto Portofino, apike sur la maro. Ĝia nomo origine signifis "Case delle mogli" (domoj de la edzinoj), ĉar la viroj estante maristoj estis plej ofte for.
la dua dimanĉo de majo okazas la tradicia "sagra del pesce", dum kiu oni fritas kaj disdonas senpage fiŝojn; la festo estas tre fama pro la giganta fritilo: la pato pezas 2,6 tunojn kaj ĝia larĝo estas 3,80 metrojn.