Campeche estas unu el la 11 komunumoj de la meksika subŝtato Campeche, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko (ofte oni diras ke temas pri la suda parto de Meksiko, sed laŭ la latidudo, la komunumo situas je preskaŭ sama nivelo kiel la ĉefurbo de Meksiko)
La ĉefurbo de la komunumo estas San Francisco de Campeche, kiu samtempe estas la ĉefurbo de la provinco Campeche. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 04002.