Por samtitola artikolo vidu la paĝon Canfranc. |
Canfranc | ||
---|---|---|
Originala nomo | Estación Internacional de Canfranc | |
Stacidomo Canfranc
| ||
fervoja stacidomo • landlima stacio • fina stacidomo • trairebla stacio • plur-ŝpura stacio • hotela konstruaĵo | ||
Situo | ||
Lando | Hispanio | |
Loko | Canfranc | |
Geografia situo | 42° 45′ 5″ N, 0° 30′ 51″ U (mapo)42.7513897-0.51415249999999Koordinatoj: 42° 45′ 5″ N, 0° 30′ 51″ U (mapo) | |
Geografia lokigo sur la mapo : Provinco Ŭesko Geografia lokigo sur la mapo : Hispanio | ||
Ecoj | ||
Trakoj | 18 | |
Kajoj | 1 | |
Historio | ||
Malfermo | 1928 | |
Administrado kaj utiligado | ||
Proprietulo | Adif | |
Trafikanto | Renfe | |
Kodo | 74217 | |
Linioj | ||
Canfranc, plennome Internacia Stacidomo de Canfranc (hispane Estación Internacional de Canfranc, france Gare internationale de Canfranc) estas hispana stacidomo sur linio Zaragoza - Canfranc, situanta en municipo Canfranc (Provinco Huesko).
Temas pri stacidomo de ADIF, priservata de trajnoj MD.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj simile ĉe Canfranc: oni malaltiĝis el 1 698 loĝantoj en 1930 ĝis nur 500 loĝantoj en la 21-a jarcento, ĉefe ĉar ekde 1970 ĉesis la fervoja transporto en la franca parto. La stacidomo mem estis dulanda kun francaj kaj hispanaj oficejoj. Dum la Hispana Enlanda Milito la frankisma flanko murfermis la tunelon por eviti invadon, kaj en la Dua Mondmilito germanaj armeanoj okupis la francan parton de la stacio, kio rezultis en streĉiĝoj kun hispanoj. Fakte Canfranc tiam funkciis kiel loko taŭga por spionoj pro trafiko de volframo el Hispanio kaj de oro el Svisio al Hispanio. Post la 1970-aj jaroj la stacidomo ruiniĝis.