Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.
Centra Grekio
Tiu ĉi artikolo traktas la administran "geografian regionon" Centra Grekio. Tiu unuo ne tute identas al la administra regiono Meza Grekio, pri kiu vidu en aparta artikolo.
Centra Grekio (grekeΚεντρική Ελλάδα, Kendrikí Elláda) estas historia regiono en Grekio kaj nuntempe estas ŝtata termino por administra "geografia regiono" (greke γεογραφικό διαμέρισμα, geografiko diamerisma). La regiono ampleksas la areon de la kontinenta parto de Grekio, kiu senpere post la sendependiĝo de la moderna ŝtato Grekio apartenis al ties ŝtata teritorio (escepte de la duoninsulo Peloponezo kaj inkluzive de la insulo Eŭbeo kaj la insulo de la provinca distrikto Pireo de Atiko. Grekoj ofte neformale laŭvorte nomas la teritorion "Kontinenta Grekio" (greke Στερεά Ελλάδα, Sterea Ellada, aŭ Χέρσος Ελλάς, Chersos Ellas), kvankam la vorto Στερεά Ελλάδα ankaŭ estas la nocio por la administra regiono Meza Grekio kaj do iom misgvidas. Plia nomo por la regiono estas Roŭmeli (greke Ρούμελη), de la turka vorto Vilayet Rumeli por "suda Balkano".