La Centra administra arondismento (ruseЦентра́льный администрати́вный о́круг) estas arondismento de Moskvo, situanta en centra urboparto. Laŭ la censo de 2021,[1] ĝia populacio estis 772 258 loĝantoj, pli ol laŭ la nombro de 741 967 registrita dum la censo de 2010[2] kaj ol la nombro de 701 353 registrita dum la censo de 2002.[3] Tio kontraŭas la ĝeneralan tutlandan konstaton pri "demografia malkresko, kiun konfirmas la popolnombrado de 2010", kiun en junio 2011 temigis la retejo Le Monde diplomatique en Esperanto.[4] La loĝantoj vivas sur areo de 66,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 598 loĝantoj/km².